Nutrotabuo estas tabuo, kiu malpermesas la konsumadon de certaj bestoj kaj plantoj, kiuj cetere estas manĝeblaj. Ne ekzistas tutgloba nutrotabuo, multaj el ili venas el kultura aŭ religia konscio. Multaj el tiuj tabuoj kvankam ili ne ekzistas skribe, tamen estas konsiderataj devigaj. Ĉar alkoholaĵo ne estas konsiderata kiel nutraĵo, la alkoholaĵmalpermeso en islamo ne estas konsiderata kiel nutrotabuo. Ankaŭ portempa nemanĝo de certaj nutraĵoj dum fasto ne estas nutrotabuo.
La plej multaj sciencistoj konsideras ke la homo estas ĉefe ĉiomanĝulo, kiu do kapablas manĝi kaj digesti kaj bestajn kaj plantajn nutraĵojn. Tamen ĉiuj konataj kulturoj dividas nutraĵojn inter plej ŝatatajn, akceptitajn, evitindajn kaj malpermesitajn. Nur la strikta malpermeso de nedigesteblaj kaj venenaj substancoj havas fiziologan kialon. Ĉiuj aliaj nutrotabuoj kaj nutrevitoj estas socikulturaj kaj varias ĉe la diversaj kulturoj, nacioj aŭ grupoj. Homa nutrelekto fariĝas, kontraŭe al bestoj, ne per instinkto. Legu pli...
Pasintaj artikoloj de la semajno : Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a, Ekzisto, Kolombopoŝto
4 interesaj faktoj el relative novaj artikoloj
Faktoj el jam delonge ekzistantaj artikoloj
Por la Esperanta Vikipedio validas GFDL, la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj. GFDL estas por dokumentoj tio, kio GPL estas por programoj. Ne enmetu ĉi tien dokumentojn protektitajn de leĝo pri kopirajto. Se vi uzas Vikipedion kiel fonton por viaj verkoj, publikaĵoj aŭ sur viaj paĝoj, bonvolu laŭeble indiki la fonton -- tio helpos al la projekto!!
| |
Universitato Federacia de Parano
- 4-a de januaro
- Armeo de Israelo invadas la Gazan zonon post intensaj bombardadoj, kaŭzante 40 mortintoj inter palestinanoj kaj 1 (laŭ la israelaj aŭtoritatoj) inter israelanoj. La totala operaco kaŭzis dum 9 tagoj pli da 500 mortintoj inter palestinanoj kaj 5 mortoj inter israelanoj, krom tutmonda tajdo de kontraŭstaraj manifestacioj. La urbo Gaza estas sieĝita kaj la Gaza Sektoro dividita. La anoncita kialo estas finigi la lanĉadon de misiloj el palestina teritorio.
- 1-a de januaro
- Okaze de la kvindekjariĝo de la revolucio, la kuba prezidento Raúl Castro plenumis paroladon kontraŭ la "usona malamiko" kaj antaŭsciigis la kubanojn, ke 2009 verŝajne estos malfacila jaro.
- 27-a de decembro kaj 28-a de decembro
- Israelaj aviadiloj bombardas Gaza-strion, responde al misilaj provokoj de Hamas. Dum tiuj kaj posta tagoj mortis duone Hamas-membroj kaj duone multaj civiloj, entute pli ol 400 homoj, kaj estis multaj kromaj vunditoj, inter palestinanoj; dum inter israelanoj estis 4 mortoj.
- 21-a de decembro
- Estis arestitaj en Vladivostoko (Rusio) kelkaj ĵurnalistoj kaj proksimume 200 manifestantoj, kiuj protestis kontraŭ kreskantaj impostoj rilate al importitaj brokantaj aŭtomobiloj.
|
|